Simona Klemenčič – Domo sen speguloj (Hiša brez ogledal, Litera 2022)

Simona Klemenčič - Hiša brez ogledal (Litera, 2022)
Simona Klemenčič - Hiša brez ogledal (Litera, 2022)

Aŭgusto

(…)

Mi demetis miajn pantoflojn kaj eliris el la domo nudpiede. Ĉu estas aŭgusto aŭ ne? Sur la suna flanko la valerianelo ĝardena obstine kreskis sub la vitra kovrilo. Mi kaŭris kaj levis la kovrilon de la varianelo. Ĝi aspektis bona, la plantoj persistis malgraŭ la temperaturo dumnokte falanta sub frosto. Mi sidiĝis sur la frostiĝantan benkon apud la ĝardena lito. Miaj nudaj piedoj palpis la restaĵojn de herbaro.

Ĉu ĉi tio estos nun mia vivo, Dio? Ĉu tiel vi provas mian fidon?

»Ne kreskos ja nenio. Vi perdas tempon,« la alta voĉo de mia najbaro Goričnik sonis scivola de la alia flanko de la barilo. Mi ektremetis. Kiom longe li jam staris observanta min de ĉi tie?

»Ĉu vi bezonas valerianelon, najbaro?«

La malgranda, senhariĝanta viro kun la elstara ventro grimacis:

“Nun estas la tempo por neĝi, ne por salato. Se vi bezonas unu paron da manoj por forŝoveli la neĝon, voku min.”

»Ne estas hasto; la vintro ne venos ankoraŭ.«

»Ho jes, ĝi venos,« li konade kapjesis.

Dum mi estis revenanta al la domo mi demandis min, kion li pensis, kiam li vidis min tian, kun nudaj piedoj. Mi estis kolera kontraŭ mi mem.


Septembro

(…)

Kiam Nino parolis, Maca ĉiam alvokis nin ĉiujn. Ŝi insistis, ke ankaŭ la infanoj aŭskultu liajn paroladojn. Ŝajnis al mi, ke la kamerao pli ofte haltis ĉe Nino ol ĉe la la aliaj. Li certe estis la plej simpatia, la plej belaspekta el ĉiuj, la plej alloga, kiam li leviĝis sub la disfaldita purpura flago kun la karantana ŝildo en la centro. Kiam la poloj kelkfoje agis kvazaŭ la Kristana Unio estus ilia propraĵo, li rememorigis al ili per klaraj, decidaj, amikaj vortoj nian komunan celon. Li ne timis neniun.

Maca haltigis la bildon sur Nino kaj demandis la ĝemeletojn: »Kiu estas tio? Nu? Paĉjo? Kie estas paĉjo? Kaj kie estas avinjo?«

La ĝemeloj vokis sian patron, ke li eliru el la vitra skatolo, kaj poste ili kriis brue, frapante siajn malgrandajn manetojn kontraŭ la ekrano, penante malfermi ĝin kaj fine pepis sur la planko de la salono seniluziigitaj pro elreviĝo. Oliver kriegis kun ili. Astrid kovris siajn orelojn kaj kriis, ke ili haltu. Kiam ajn mi sukcesis aŭdi ion tra la tumulto, foje ŝajnis al mi, ke en Pollando oni iris iom tro malproksimen. Kiam Nino venis hejmen, mi demandis lin: »Ĉu vi vere devis voĉdoni por la reenkondukado de la mortopuno?« kaj »Dek kvin jarojn por sodomio, ĉu tio ne estas tro severa?« Li pensis iomete kaj respondis: »Ĉu tio ne estis via ideo ankaŭ?«

Mi memoras, ke estis mia ideo porti purpuron. Ni elektis novan koloron por la nova tempo, moderan koloron intere de la malvarma bluo kaj la pasia ruĝo. Purpuro estas la koloro de homo en ekvilibro, la koloro de espero. Ĝi emfazas miajn okulojn. Ne estis tiel, ke aliaj koloroj estus malpermesitaj, kvankam ni ne plu tre ŝatis, si la homaro portis la nigran, la funebran koloron. Estis ankaŭ mia ideo, ke Adeste Fideles fariĝu la himno de la Unio. Ĉiufoje, kiam mi aŭdis ĝin, mi sentis min iom fiera pri mi mem. Vanteco, jes, mi scias, sed nur Nino kaj mi sciis, ke la ideo estas mia ideo kaj ne lia.

Krom la fojfoja aĉa komento de unu de ni du virinoj aŭ la alia, la vivo estis sufiĉe tolerebla, almenaŭ surface. Maca provis transpreni la regnon, mi ne lasis tion, kaj mi estis disŝirita inter la sento ke mi preferus eskapi kaj kunpreni la infanojn per la unua disponebla aviadilo al mia onklino Ilonka en Aŭstralio, kaj inter la konscio ke Maca estas la patrino de ilia patro kaj do la parto de ilia familio, kiu ankaŭ estas mia. Mi multe preĝis.  Mi oferis miajn sentojn al la Sinjoro kaj vestis min iom pli varme, kiam ŝi ĉirkaŭiradis malantaŭ mi malŝaltante la termostaton. Mi ignoris la televidon kiel eble plej mi povis.

Sed de fojo al fojo esti humila estis malfacile. Iun vesperon ŝi spektis filmon pri la sanga grafino Erzsébet Báthory, kaj poste dum la sekvaj tagoj ŝi daŭre rigardetis min akuze kaj malfideme.

»Kia nacio estas tiuj hungaroj, entute?« ŝi subite demandis al neniu aparte, dum ŝi estis fiksanta la pipon sur la polvosuĉilo. »Ili havas nenion komunan kun la ceteraj el ni ĉi tie.«

Mi helpis la infanojn eltranĉi kartonajn glavojn kaj ŝildojn kaj instruis ilin: »Tio estas ni! Hungarroj! Horrrrdoj da terrrrrurraj hunnnnoj kun la akrraj norrdaj ventoj ĉe nia dorso! Ni trrrinkos vian sanngon!«

Ili ĝuis rapidi ĉirkaŭ la domo kiel hunaj hordoj: »Tlllllinkos!« kriis Filip, saltante en la aeron, la kartona glavo dancanta mole en sia maneto.

(…)

Li rigardis min atente.

»Kio?« Mi etendis la manon por preni la buŝtukon kaj viŝis mian buŝon. »Ĉu mi prenis tro multe?«

»Kompreneble ke ne, vi manĝu. Mi pensis: kiom da vivĝojo ja devas esti en vi.«

Mi rigardis la teleron antaŭ mi kaj moviĝis sur mia sidloko.

»Kial vi pensas tion?«

»Mi ne scias. Estas nur… Vi havas tiom da laboro, kvar infanojn kaj edzon, kiu neniam estas hejme. Kiel vi sukcesas?«

»Ne estas malfacile.«

»Ĉu vi ne havis malsamajn planojn antaŭe?«

»Antaŭe ĉio estis malsama ol kio ĝi estas nun. Kaj vi?«

»Ni parolas pri vi nun, ne pri mi. Kiel oni nomas vin alie?«

»Suzana.«

»Ho, ne ekzistas Suzana, kiun hejme oni nomas tiel. Suzi?« 

»Žuži,« mi diris – mi ne scias, kial. Ekde kiam mi ne plu vivas en Prekmurje, mi estas nur Suzana. Nino neniam nomis min Žuži. Li diris, ke tio sonis kvazaŭ ia muŝo.

Iam mi studis, mi ekrakontis al Dejan, kaj tiam mi renkontis la senatanon. Mi rakontis pri mi mem, pri mia infaneco, pri la mezlernejo. Pri Nino.

»Ĉu nun la vivo ŝajnas al vi pli bona?« li demandis.

»Kompreneble ĝi estas. Ĉu ne tiel ŝajnas al vi?«

»En kia rilato?« Li kliniĝis malantaŭen.

»Bone, nu. Antaŭe homoj timis unu la alian la tutan tempon. Homoj, kiuj vivis honeste kaj bone laboris plenumis sian laboron, estis konstante sub streso pro ĉiuj leĝoj kaj reguloj kaj postuloj. Instruistoj timis gepatrojn, kiuj venadis al la lernejoj kun advokatoj. Patrinoj ne povis eĉ alporti biskvitojn al infanlernejo, ĉar iu povus jurpersekuti ilin, se iu infano hazarde malsaniĝis. Ĉu tio ŝajnas al vi bona? Se vi nomis pekon peko, vin minacis malliberejo.«

»Kaj nun homoj ne plu timas unu la alian?«

»Ne, se ili vivas konforme al kristanaj principoj.«

Li iom pripensis.

»Kaj se iu ne kredas je Dio?«

»Nenia damaĝo venos al ili.«

»Sed ĉu vi ne havas iajn leĝojn pri herezo?« Li glatigis sian brovon per fingro.

»Sed ĉu iu jam estis kondamnita surbaze de tiu leĝo? Ni tamen aliflanke enkondukis la maksimuman punon por korupto. Vi mem scias, kia estis la situacio antaŭe. Homo estas farita por esti bona.«

»Kaj vi helpas al li, ke li estu bona.«

»Ni helpas al li, ke li estu bona,« mi klakis reen. Li klinis sian kapon flanken, preskaŭ kvazaŭ li mokus min, sed mi sciis, ke mi pravis. Estas pli facile ĉe Dio. Kun Dio, ĉiuj aferoj estas tie, kie ili estas intencitaj esti, ekzistas amo, harmonio. Ĉio havas sian propran lokon. Virino ne provas porti la pantalonon kaj viro ne agas kiel virino. Kun Dio, vi scias, kiu vojo estas la ĝusta. Mi povus montri ĉi tion al Dejan, se li lasus min pli proksimen, en sian koron.

»Vi scias … Jesuo vere estas via amiko, kiu neniam forlasos vin. Estis periodoj en mia vivo, kiam mi malesperigus sen li.«

»Kaj se mi ne kredas je ĉio tio?«

»Vi prefere komencu kredi. Tio helpos vin.«

»Mi neniam kredis kaj mi neniam kredos.« Li kapneis ne deturnanta siajn okulojn de miaj.

»Do, kaj kio okazos al vi nun?« mi respondis. »Nenio. Ĉu ni iam devigis iun en io ajn?«

»Ne,« li diris. »Vi neniun devigis.«

Li metis sur la tablon du blankajn kafotasojn kun oraj randoj.

La kafo, kiun li zorge verŝis el la kafokruĉo, odoris agrable je la suno. Ĝi estis aŭtenta, freŝa kafo el Gabono.

»Lakton?«

»Kaj sukeron, mi petas.«

»Kompreneble.«

Ni ambaŭ movis niajn kafojn en la tasoj per kuleretoj. Liaj grizaj okuloj esploris min.

»Se vi ankoraŭ okupiĝus vin pri historio, kiun periodon vi elektus?«

»La Mezepokon,« mi diris senhezite. Estas io fascina pri tiu tempo, malgraŭ la tuta mizero kaj malsano kaj la morto, aŭ eble ĝuste pro tio. »Mi scias, ke tiu estis malfacila tempo, sed tamen – poste ili estis kreantaj la mondon tute denove.«

»Kiel nun,« li diris penseme. »Mi observas tion en Afriko. La unuaj alvenintoj aĉetis vilaojn, sed nun oni jam vidas tie barakurbojn de blankuloj. Pli kaj pli da eŭropanoj estas tie. Tiuj, kiuj ne estis forpelitaj de Eŭropo de la frosto, estis forpelitaj de la malsato. Kaj tiuj, kiujn ne forpelis la malsato …« Li pesis siajn vortojn.

»Ĉu vi volas diri, ke ni forpelis ilin?«

»Ĉu vi pensas, ke ne ekzistas homoj ekstere, kiuj ŝatus reveni?«

»Kaj kial ili do ne revenas? Pro ni?«

Ni ne rompis okulan kontakton.

»Ĉiu afero estas bona por io kaj malbona por io alia,« li diris penseme.

»Estas ankoraŭ sufiĉe da bona tero sur la planedo,« mi respondis. »Estas pli kaj pli da seka tero, fakte. Neniu bezonas foriri de ĉi tie. Nun oni produktas manĝaĵojn en tiuj partoj de la mondo, kie ankoraŭ estas varmo, kaj ni okupas nin pri aliaj aferoj.«

»Kiaj aferoj?« Li fermetis la okulojn. »Ĉu vi eksportos la slovenan kaj la polan Biblion?«

»Ĉu estas nia kulpeco, la glaciepoko?« mi demandis lin.

Mi ne volis disputi pri politiko. Li ankaŭ ne volis.

»Kaj kion vi faras kun via vivo?«

»Vi ja povas vidi.«

Li laŭtigis la muzikon. Li leviĝis kaj tiris min malantaŭ si, kvazaŭ ni estus egalaj. Pata pata sonis la kanto, la tamburoj batis kiel koro kaj mi sekvis lian korpon. La ondoj de ritmo verŝis sur min ĝis tie, kie naskiĝas la amo por la vivo, la movoj de niaj koksoj harmoniiĝis.

Ho Dio, kiam mi laste dancis tiel? En la danco nenio estis nenatura, nenio peka, nur la memoro pri la tempo, kiam la homaro estis ankoraŭ infano. La Tero dancas inter la stelojn. Proksimeco. Varmo, nokto, fajro, papagoj – misteraj, paganaj birdoj. 

(…)  »Panjo, Astrid ne volas doni al mi la bildeton«, plendis Julijan.“Ŝŝŝ. Filip dormas. Li havas altan febron.«»Sed la bildeto estas mia,« kontraŭis Astrid. »Mi ricevis ĝin, ne vi!«»Vi ja ne kolektas devotajn bildetojn, sed mi.«Ŝi montris sian rozkoloran langeton al Julijan. »Ho sed jes, jes!«»Astrid!«Astrid ribele rigardis suben, al la frostigita asfalto. Ŝi kaŝis la devotaĵon malantaŭ la dorso.»Vi devos kontroli tiun-ĉi bone,« diris Maca al Nino.Nino scias, kio okazas al knabinoj, kiujn oni ne kontrolas.Maca kliniĝis: »Astrid, kial patro Matej donis al vi la bildon? Diru al panjo.«»Por bona konduto,« ŝi murmuris en sian mentonon.»Do? Ĉu estas bona konduto ne doni al via frateto tion, kion li petas de vi?«En kolero, ŝi ĵetis la bildon de sankta Matilda al sia frato. La bunta karteto milde flosis tra la aero. Julijan provis atingi ĝin, sed kiam li faris tion, el lia nazo subite komencis guti io sur la blankan teron.»Kio estas tio? Sango?«Mi malfermis mian sakon por elpreni naztukojn. Subite, mi eksentis kapturnon. Mi kaptis min je la nigra metalo de la veturilo.»Ĉu vi povas fari tion?« Mi donis la sakon al Nino. »Mi ne sentas min tro bone.«Maca palpis mian frunton.»Nu, vi ankaŭ brulas.«Nino demetis sian ganton kaj metis la dorson de la mano al sia frunto. »Ŝajnas al mi, ke mi ankaŭ,« li diris. »Ĉu viaj artikoj doloras ankaŭ?«

»Mi iras ekbruligi kandeleton por bona sano,« ofertis Maca, turnante reen al la preĝejo.

»Kian kandelon?! Ni iras al la kuracejo,« Nino diris.


Oktobro

(…)

Oni disaranĝis min kaj la infanojn en unu ĉambron, dum Nino devis iri al la vira sekcio de la hospitalo.

»Kial mi estas malbone?« Astrid kuŝis en liteto kun barilo, ruĝiĝanta pro febro.

»Pro la papago,« mi klarigis. “Tiu kiu mortis. Ĉar ni kisis ĝin.«

»Ĉu ankaŭ ni mortos?«

Ĉu ni kuŝos sur la planko kun kunpremitaj ungegoj, malpezaj kaj plumecaj?

»Ne,« mi diris ridete kaj karesis ŝian ŝvitan kapon. »Ni ricevos medicinaĵojn, kaj poste ni fartos bone kaj ni iros hejmen.«

Mi rigardis tra la fenestro al la konstruaĵo de la nova policakademio. Muskolaj junuloj en purpuraj ĉemizoj kaj pantalonetoj ekzercis sur la neĝo, en la frosta vento. Junuloj kun lanugoj kreskantaj sur la lipoj, ili aspektis seriozaj, striktaj, ŝajnigante esti grandaj knaboj. La brilanta frosteto krakis sub iliaj piedoj. Ĉirkaŭ iliaj buŝoj flosis malgrandaj nuboj de spiro. La akraj ordonoj sonis perdiĝantaj en la mola blankeco. Sinrulo. Pendotiro. Krurdisigo. Ekkaŭro.  Bustolevo. Puŝleviĝo. Strangaj vortoj, kiuj diras al mi nenion. Mi ankoraŭ ne konas tiun lingvon.

La patrina lingvo estas sankta.

La patrina lingvo, aŭ la patrino? Kiu do nun?

(…)

Dum kelka tempo mi nur restis staranta tie en la amara malvarmo kaj rigardis la glaciiĝintan draton. La kaĝo de mia papago, lia sekura, solida rifuĝejo estis malplena, morta, senŝirma.

Nino, vestita per vintra jako kaj trikita ĉapelo, venis post mi kaj trenis min reen.

»Vi ne rajtas esti ekstere; vi ankoraŭ ne estas sana.«

Mi tremis.

»Kie estas Oliver?« mi ekkriegis. »Kie estas mia papago?«

»Ĉu vi silentos jam!« siblis la maljunulinaĉo kaj kaptis mian tunikon. »Kion diros homoj.«

Ili puŝis min en la salonon.

»Forlasu tiun diablan teruran bildon,« Maca provis preni ĝin el miaj manoj.

Mi ĵuras, ke mi povus sufoki ŝin per miaj nudaj manoj. Por la unua fojo en mia vivo evidentiĝis al mi, ke mi kapablas mortigi homon. Sed mi faris nenion. Mi apogis min al la muro kaj glitis sur la plankon. Mi forte tenis la bildon. Mi sentis, ke miaj okuloj pleniĝas de larmoj kaj kolero.

»Ĉu vi leviĝos!« klakis Maca. »Mi viŝis ĉiujn murojn.«

»Kien vi metis lin?«

Ŝi kunpremis la lipojn kaj rektiĝis. »Kio estas, tio estas,« ŝi diris. »Ĉesu la bruadon. Ĉio estas via kulpo. Miaj nepoj estis en hospitalo dank’ al vi kaj via obstineco. Nun vi hurlas pro iu senplumigita birdaĉo. Metu vin kune.«

Ĉiuj kvar infanoj senparole staris iom for, rigardante min kun timo en la okuloj. Mi leviĝis.

»Mi daŭre ripetis al vi, ke vi ne alportu tiun aĉaĵon en la domon,« Maca ne intencis rezigni. »Rigardu do nun, kion vi kaŭzis.«

»Suzana, vi ja ne ploros pro ia papago. Vi ne estas infano.« Nino kapneis nekredeme rigardante min.

»Kial?« mi plorsingultis. »Li ja ne estis malsana!«

Kio estas, tio estas.


Novembro

(…)

 »Ho bonan tagon, bonan tagon, lernejestrino,« diris iu virino, ridetante. La saluto estis sekvata de longa dialogo de malnovaj koleginoj: Ho, imagu renkonti vin, kiel vi fartas, la tempo tiom rapide pasas, kiel vi sentas vin en Ljubljano.

»Ni vidas vian filon la tutan tempon en la televido,« diris la kolegino instruistino. »Kaj ŝajnas ne esti longe de kiam li estis tiel malgrandeta. Ĉu vi memoras, Marija, ke li fofoje akompanis vin en la gimnastikejo, kiam vi instruis, tia dolĉa eta knabo. Kaj nun li estas ne malpli ol senatano! Ĉu ĉi tiuj estas viaj nepetoj?« ŝi turniĝis. »Ili aspektas la samaj kiel ilia paĉjo!«

Mi estis la lasta en la vico. »Ho, mi rigardu vin,« ŝi diris, tenante miajn ŝultrojn. »Kiel bone vi aspektas, duono de via aĝo! Havi infanojn junigis vin. Kiam venos pluraj?«

Mi ridetis serĉanta mian memoron por kiam mi jam renkontis ŝin. Eble dum iu vizito al Maca. Ĉu mi vere estis jam tiom maljuna, plenkreska?

Mi havis la impreson, kvazaŭ Maca kaj Nino rigardis unu la alian dum unu mallongeta momento.

»Panjo,« Julijan tiris min. »Ĉu duono malpli estas la samo ol duope malpli?«

»Mia edzo vidis vin la pasintan semajnfinon ĉe la marbordo,« la virino babilis. »En Pirano, ĉu ne? Mi tuj rekonis lin, li diris, kaj kian belan edzinon li havas!«

Jes, ĝuste, mi pensis, ene rulugante la okulojn – ĉe la marbordo. Nun ŝi petos ion de li. Laboron por ŝia filino, donacojn por bonfara projekto, amendo al leĝo … Homoj svarmas super li kiel hirudoj en marĉo.  

Nino ne lasis sin konfuzi. Varma, afabla, li prenas ŝian manon kaj tenas ĝin, rigardas en ŝiajn okulojn, li fokusiĝas al ŝi. Kaŝe, li palpebrumas al mi.

Mi forlasis ilin tie kaj ŝteliris eksteren, al la alia flanko de la muro. Mi ekbruligis kandeleton memore al mia bofratino, elsanginta ĝis morto sur kuireja tablo en iu kelo, deksepjara. De mia tempo en la mezlernejo mi havas malklaran memoron pri ŝi kiel la nigrahara knabino kun brilantaj okuloj, kaj kiel averto. Se vi knabinoj ne estos prudentaj, vi finiĝos kiel tiu el la tria klaso. Vi ja ne volas tion, ĉu?

(…)

La flegistino klaĉis pri iu tra la telefono en la lingvo, kiun neniu komprenas. Se mi komprenus la hungaran, mi sentus kvazaŭ estus Somermeza Nokto, Nino iam diris. Kaj Dejan iam komentis: tial ni estas tiel bone en akordo kun ili, ĉar ni ne scipovas kvereli.

La pordo de la malsanulejo tuj malfermiĝis denove malantaŭ mi. La doktorino Esterhazy diris al la flegistino Doris: »Mi faros nun mian paŭzon, dudek minutojn«. Ŝi ne rigardis min, nur kapjesis en mia direkto. Sed la flegistino – ŝi rigardis min. Ŝi prenis sian tempon, pezante min, kaj poste ŝi turnis sin kvazaŭ mi ne estus tie kaj trankvile daŭrigis paroli.

»Kiam vi vidas la edzinon, ĉio estas klara. Ŝi estas la sama. Ĝus-te sa-ma,« ŝi emfazis. »Nur dudek jarojn pli juna.« La voĉo ĉe la alia fino zumis ion reen.

»Ho, ne,« diris la flegistino ridante. »Estas evidente, ke ŝi ne scias. Ŝi devas esti stultega.«

Sekvis raporto pri tio, kiel iu renkontiĝas kun sia amantino, kaj kiel la amantino ne povas kaŝi sian feliĉon. La amantino estis doktoro Esterhazy, tio almenaŭ estis klara, ĉar la flegistino Doris rakontis al la virino de la alia flanko de la telefono, kiel ŝi kaŝe trarigardis aĵojn de la virino dum ŝi forestis pro medicina konsilio. Mi sentis min malagrable, ke en mia ĉeesto iu ĉerpas plezuron el la doloraj detaloj de la vivoj de homoj, kiuj estis al mi fremdaj, sed samtempe estis tro interese por ne subaŭskulti. Mi malrapide pretigis min, surmetis mian kardiganon, fiksis mian mantelon, serĉis miajn gantojn. Estis iamanere trankviliĝanta aŭdi, ke aliuj estis en pli malbona situacio ol mi, eĉ se ili mem tion ne scias.

Kaj, ĉu io mankas al vi? Maca diris de tempo al tempo, akuzante.

Estis vero ankaŭ tio, ke nenio mankis al mi.

Nun, kiam mi rakontas ĉi tion, tuj estas klare, pri kiu ŝi parolis. Tiam, mi staris tie kaj pensis: kompatinda virino, ŝi tute ne scias, ke ŝia edzo trompas ŝin. Eble mi diris al si: mi tuj scius, se Nino mensogus al mi. Li malamas mensogon tro multe por ne perfidi sin. Eble mi rememoris tion, kion mia amikino Mirjam iam diris: la vero estas por tiuj, kiuj ne povas toleri mensogojn, kaj mensogoj estas por tiuj, kiuj ne povas toleri la veron.

»Granda amafero,« diris flegistino Doris en la ricevilon, kun spureto da envio.

»Li skribis al ŝi leteron. Veran leteron kun koverto, poŝtmarkoj, rozkolora papero. Ŝi ne povas ĉesi tralegadi ĝin.«

La imagoj ekkirliĝis en la aero kaj falis unu post la alia al la plankon, kie, formita el ili, aperis bildo. /…/

Flegistino Doris lekis siajn dikajn lipojn. Ŝi ĝuis sian bravecon, ĝojante pri sia venko. Ŝi sidis antaŭ la edzino de karantana senatano kaj parolis la lingvon de la plej bonaj homoj: Erzsi mama, avo Pál. Ŝi parolis pri sange doloraj aferoj, feliĉe konvinkita, ke ne estas neniu en la proksimeco, kiu povus kompreni. Fine ŝi demetis la telefonon kaj rigardis min kvazaŭ senkulpe. Ŝi leviĝis kaj tiris la paperfolion el la komputila presilo.

»Jen, por vi,« ŝi diris kun densa akcento, tenante la folieton. Mi rektigis mian dorson kaj levis mian kapon kvazaŭ mi estus naĝanta al la surfacon. Ne forgesu, kiu vi estas! diris en mi la voĉo de mia bopatrino.

Mi direktis grandegan rideton al la flegistino.

»Remélem, hogy nem volt túl nehéz Önnek,« mi respondis. Mi esperas, ke tio ne estis tro malfacila por vi.

Flegistino Dorisz rigardis min sen ia ajn esprimeto. Estis kvazaŭ ŝia vizaĝo flosis en la aero kiel malbone ŝveligita balono. Poste, ŝiaj okuloj larĝiĝis. La karnomaso ektremis. Ŝi leviĝis de malantaŭ la plasta skribotablo kaj stumblis. Ŝi kaptis sin je la ŝranko. Kion ŝi diris tiam en la hospitalo? »Se oni maldungos min el mia laboro, kion mi faru? Mi preferus pendigi min mem ol esti resendita.«

(…)

Mi kliniĝis malantaŭen.

»Nun mi komprenas, kial Nino postulis, ke la infanoj lernu la francan.«

»Nu, li ne prenos ilin al Kanado, pri tio vi povas certi. Tie restas nenio. Glacio.«

»Mi foriros,« diris mi serioze.

»Kien vi iros? Kun kio vi travivos?«

»Li ja estas devigota pagi alimenton.«

»En kiu mondo vivas vi? Tio nun estas for. La familio apartenas kune. Ili povas devigi vin. Ili prenas viajn dokumentojn, viajn infanojn. Por tio ja vi batalis, vi kaj via sorto.«

Mi kunpremis la lipojn. »Mi volis, ke ni havu verajn valorojn.«

»Kaj nun vi havas ilin.« Ŝi trinketis el la taso, rigardante min super la rando.

»Kia ŝi estas?« mi demandis.

»Ĉi tiu Julija? Mi ne memoras ŝin tiel bone. Mi vidadis ŝin kiam mi estis malgranda, kaj post tio ili ĉiuokaze ne plu estis en Celje, nek unu nek la alia. Ŝi estas nemalmulte pli aĝa ol ni. Ŝi estas la sama aĝo kiel via senatano. Eble unu jaron pli aĝa eĉ. Ĉu vi ekkonis ŝin?«

»Jes, en la hospitalo. Mi pensas, ke ŝi aspektas kiel mi.«

Ŝi rigardis min.

»Nun, kiam vi menciis … jes, tute. Ŝi vere tre similas al vi. La hararo, la okuloj … Ĉu vi pensas, ke tio estas la tialo, ke li estas kun vi pro tio?«

»Ĉu vi pensas tion eblan?«

Tio estas la tialo, tial li rigardis min kun tia surprizo tiam, la unuan fojon, kiam li vidis min. Kvazaŭ li vidus fantomon. Julija. Sperta kaj elsekigita kopio de mi. Ni povus esti fratinoj. Aŭ patrino kaj filino. Mi, la filino.

»Kiel bone vi aspektas, duono de via aĝo! Havi infanojn junigis vin,« diris al mi la kolegino de Maca ĉe la tombejo. Ŝi konfuzis min kun Julija.

»Jes, evidente estis tre malbone kiam ŝi forlasis lin. Mia kuzino elpumpis sian stomakon en la kuracejo post kiam li provis superdozigi sin.«

»Kiu?«

»Via edzo. Li provis mortigi sin pro ŝi.«

Mia Nino?

»Eble li fakte estas kun vi ĉar vi memorigas lin pri ŝi. Tio klarigus aferojn,« diris Mirjam penseme. »Ĉu vi pensas, ke tial li tiam ĵetis sin en politikon, ĉar li estis tiom deprimita?«

»Mi ne scias,« mi diris. »Kiamaniere mi povus scii?«

Kion mi entute scias. Mi scias nenion.

Poste mi demandis ŝin pri ŝia vivo. Kiel fartas ŝiaj gepatroj.

»Ili estas emeritaj. Al patro oni ne aprobis pliajn biologiajn projektojn.«

Ŝi loĝis ĉe alia parto de la urbo, en unu el la etaĝdomoj de kie la islamaj familioj estis delokigitaj. Estas sufiĉe bone, ŝi diris, krom la fetoro. Homoj bredas kuniklojn kaj kokidojn en la etaĝdomoj.

Ankaŭ ŝi, kiel mi mem, neniam finis sian studon. Ŝi levis la ŝultrojn. »Kvin el ni havis la finan ekzamenon en la sama tago. Oni tralasis la ulon, kaj la kvar virinoj estis malsukcesigitaj. Dum kelkaj jaroj poste mi revenadis kaj provadis denove, sed oni klarigis, ke nenio utilos.«

Paroli pri tio videblis esti malagrabla por ŝi.

»Mi esperas, ke vi faros nenion stultan, kiel tiu ino hieraŭ, kiu veturigis siajn infanojn trans la landlimon en la kofro de la aŭto.«

»Kaj se mi irus antaŭ la tribunalon?«

»Kion vi diros? Mia edzo la senatano trompas min, ĉu mi povas kunpreni la infanojn al Aŭstralio? Kaj ili diros: Jes, kompreneble, kie ni subskribu?«

En ĉi tiu momento Aŭstralio estis neatingeble malproksima, sur alia planedo. Intere, la oceano da salo, dika kiel mielo, kovrita per brilantaj fiŝaj ventroj.

»Kaj se mi raportu ŝin?«

Ŝi kalkulis per siaj fingroj:

»Antaŭ ĉio, vi ruinigus ŝian vivon.«

»Kaj kion ŝi faris al mi?«

La paseroj sur la tero subite forflugis ĉiudirekten.

»Se vi sendus ŝin en la malliberejon, tio estus mortkondamno. Malliberejoj kostas monon, la plej facila solvo por ili estas elpreni kelkajn fenestrojn de tempo al tempo kaj lasi homojn hazarde frostiĝi. Ĉu vi povus vivi kun tio?

Due, via edzo tuj estus forĵetita el la senato kaj li verŝajne perdus sian laboron. Kion tio signifus por via familio? Trie, tio fakte en neniu kazo okazos. Ĉu iu senatano iam estis punigita je adulto?«

»Sed ili ne …«

Mirjam ĵetis al mi kompatan rigardon.

»Vi devus pripensi tion, kion oni povus fari al vi mem. Demandu vin, ĉu vere estas nenio, kio povus igi vin en problemojn. En konfesejoj foje estas mikrofonoj, se vi ne sciis.« Mi pensis pri Dejan, pri Patro Matej. Sed mi neniam faris ion eraran. Ŝi observis min serioze.

»Estas bone, ke vi kontaktis min. Vi estas proksime al la supro, eble vi povas esti utila. Mi esperas, ke vi ne havas tiun fekon sub via haŭto.«

Mi kaptis mian brakon kvazaŭ por protekti ĝin. Ŝi kliniĝis antaŭen. Ŝi prenis mian pojnon kaj tiris la manikon de tuniko supren. La buleto klare videblis sub la haŭto de mia antaŭbrako. Ŝiaj okuloj renkontis miajn.

 »Kial?«

»Pro tio ke li sciu, ke li povas fidi min,« mi diris kaj tiris mian manikon malsupren.

(…)

»Oni povas aŭdi onidirojn, ke la senato elektos vin kiel la venontan prezidanton de la Unio.«

Nino ridetas kiel homo, kiu nenion zorgas pri klaĉo. Li malfermas siajn grandajn, potencajn manojn. Ĉi tiuj estas manoj, kiuj inspiras fidon. Jen, mi tion faru, li diris kiam ajn mi rezignis je provado malfermi kruĉon da ruĝa beto aŭ acida rapo, kaj li elprenis ĝin de mia mano. Li apenaŭ tuŝis la kovrilon kaj ĝi faris la sonon de submetiĝo. Homoj diris: Atendu, ĝis Rifnik regos. Li ordigos aferojn.

»Mia granda deziro estas labori por la avantaĝo de ĉiu civitano. Se tio pruvas esti la plej bona maniero por tion fari, tiam tio estas la vojo, kiun mi sekvos.«

Tra la ekrano flugas la subtekstoj de la samtempa traduko al la lingvoj de la Unio.

Halandzsa. Bla-bla-bla.

»Kion signifas prezidanto, panjo?«

»La plej grava viro en la tuta lando,« klarigis la avino. »Ĉiuj devas obei lin. Kvazaŭ reĝo.«

»Ĉu paĉjo estos reĝo?« tuj demandis Astrid kun larĝaj okuloj.

»Jes …« diras la reĝa patrino ridante. »Li fakte povus iĝi. La reĝo de Karantanio.«

La nura vera reĝo, kiun vi iam havis, estis hungaro, mi pensas.

»Familio,« diras senatano Rifnik.

Kaj: »Ordo.«

(…)

La vento puŝas sian vojon en la purpurajn faldojn de la mantelo. Jam estas glaciita la vojo, la blondulino Katriina kun kavetoj en la vangoj kaj mi dummarŝante glitas iomete.

»Kien vi iras? Ni luas ĉambron en la proksimeco de Parko Tivoli, sed tio estas nur por nun, ni serĉas ion konstantan.«

Ĉi tiu estas la mondo, en kiu ŝi volas kreskigi siajn infanojn. Sen interreto aŭ televido, sen la danĝeroj de antaŭe. En la mondo, kie estas klara, kio estas ĝusta kaj kio ne.

Ŝi aspektas feliĉa kaj delikata.

»Do ni iru kune.«

Ŝi prenas mian brakon, kvazaŭ ni konus unu la alian jam delonge. Ŝi babilas kaj babilas.

»Ĉu vi scias kiom malmulte da katolikoj estis antaŭe en Finnlando? La malplej en Eŭropo. Nulo punkto du procentoj. Antaŭ ol ekmalvarmiĝis ni du translokiĝis al Koupio por esti proksime de la preĝejo.«

»Kia estas Finnlando nuntempe?«

»Finnlando ne ekzistas plu. Nur kelkaj minejoj funkcias ankoraŭ.«


Decembro

(…)

Mi mordis mian lipon kaj observis lin. Li parolis turnita al la muro, suprenigis iomete la ŝultrojn, la manoj ne kunpremitaj, movante la kapon. Por unu mallonga momento la interparolo ĉe la tablo ĉesis.

»Ili observas vin!« mi vekiĝis.

Ĉiu scias, diris flegistino Doris. Ĉu ĉi tiuj homoj sciis? Ĉu li kunportis ŝin al Varsovio? Ili ĉiuj scias, sed nek unu persono alproksimiĝis al mi kaj diris ion al mi.

Unun el tiuj tagoj, Mirjam diris al mi: »Ne trodramatigu! Ne provu reverki nun la historion de via pasinteco, en kiu li estas la plej granda kanajlo kaj mensogulo, kaj vi estas la plej granda viktimo. Al vi mankas nenio. Li donas al vi ĉion, kion vi deziras.«

Mi senkulpigis min kaj iris kaŝi en la necesejoj, kie longa muro el speguloj en arĝentaj kadroj brilis super la lavpelvoj.

Maldikiĝinta, nun mi eĉ pli similis al Julija.

Estis kvazaŭ ŝi rigardus de la alia flanko, kvazaŭ ni starus ĉi tie, la bonkora ĝemelo kontraŭ la malvirta ĝemelo, ŝiaj verdaj okuloj borantaj en miajn verdajn okulojn.

»Spegulo, spegulo, sur la muro, kiu estas la pli bela?«

Mi atente observis la palan vizaĝon, la larĝ-okulan rigardon. »La veron, spegulo?«

Nino forte frapis la pordon.

»Ĉu vi estas tie? Ni iros.« Lia voĉo estis kiel ordono.

»Kien? Ili eĉ ne alportis la kukon.«

»Mi eksplikos al vi ekstere. Lavu viajn manojn.«

»Kio okazas?«

»Tuŝu nenion kaj restu kiel eble plej malproksime de homoj.«

Li preteriris min kaj nervoze frotis siajn manojn per sapo en la marmora lavpelvo.

»La edzino fartas malbone,« li diris al la homoj ĉe la tablo. Inter vokoj de »Certe vi ne jam foriras!« kaj »Ni pagos meson por ke estu alia filo«, ni rapidis al la garaĝoj. Li dolore premis mian antaŭbrakon.

»Kio okazas, Nino? Ĉu io infano malbonas?«

»Ne la infanoj, sed ĉiuj. Ĉiuj homoj. Estas io malĝusta kun la tuta fika mondo. Io en la aero. Homoj falas kiel muŝoj.«

»Kion vi volas diri?«

»Ili mortas, diable!« Li malfermis la pordon de la Pigmaliono. »Homoj estas mor-tant-aj, Suzana! Pluraj miloj mortis jam kaj neniu scias, kial.«

»Kiu mortis? Kie?«

Kiel mi ne tuj komprenis lin, mi demandas min nun. Kiel mi ne tuj sciis, kion signifas la malvarmaj lagoj de korpoj?

»Ne, ne estas neniu veneniĝo. Gravegas,« li diris al la aero antaŭ si, kroĉante la stirilon. »Ĝi ne estas nur paniko.«

La radio avertis pri fortaj ventoblovoj kiuj plifortiĝos dum la nokto. Estis kvazaŭ la vento klopodus movi la pezan aŭton tien kaj reen.

Kvankam mi hontas, mi konfesos al vi la unuan aferon pri kiu mi tiam ekpensis. La pesto, mi diris ene, tio signifas la infektklinikon. Doktorino Esterhazy havos manojn plenajn je laboro. Nun ŝi ne havos tempon por enmiksiĝi en la la familiojn de aliuj homoj. Eble ŝi mortos.

Tion mi volas por Kristnasko, mi preĝis survoje hejmen. Ke Julija mortu. Nur tion.

(…)

La vento eniris la domon pere de pikoj de malvarmo.

»Kien vi pensas, ke vi iras?« ekkriis Maca. Mi frapegis la pordon malantaŭ mi.

Mi kuris laŭ la Vojo de Maria, kiu iam nomiĝis la Vojo de Memoro kaj Kamaradeco.

Kie li estas? Kion ili faris al li?

Kiel mi povus esti tiel stulta?

Ni parolas pri vi nun, ne pri mi, Žuži.

Informanto, membro de iu ĉelo konspiranta kontraŭ la ŝtato, spiono. Estas Anton Rifnik, kiu interesas lin. Ne miaj infanoj. Ne mi, Suzana.

Estis mi, kiu malkaŝis al li pri la magazenoj en la Kavo de Postojna! Kion alian mi rakontis al li? Ho Dio! Mia cerbo sentis kvazaŭ frostigita. Eble ĉio estis ia miskompreno, eble li vokos min, atendos min malantaŭ la domo, por ke mi ŝteliru kun la infanoj preter Maca al lia aŭtomobilo, ni veturos al la flughaveno kaj forflugos kune. Eble la polico ĉasos nin, iliaj sirenoj bruegante, sed estos tro malfrue. Liaj kamaradoj detranĉos la policon antaŭ la flughaveno kaj Dejan rakontos al mi, ke ekde la komenco ĉio estis nur ludo, zorgeme antaŭplanita, destinita nur por savi min. Mi estos lia por ĉiam.

(…)

Kiam mi denove trapasis la ĉefan enirejon en la frostan vesperon preter la maldika figuro de Pastro Viljem, vestita en kapoto kaj kun la manoj ĉirkaŭantaj sian korpon pro la malvarmo, li dekroĉis sin de la homamaso. Mi vidis lin el la angulo de mia okulo.

Certe li ne sekvas min? mi pensis nervoza. Mi rapidigis mian paŝon.

Sur la alia flanko de mi, iu decide kaptis mian brakon. Mi fervore turnis min. Estis la fortika Patro Mihael, kiu en sia robo rememorigis japanan luktiston. Ambaŭ figuroj troviĝis apud mi: Mihael je unu kaj Viljem je la alia flanko. Mi senparole iris daŭren kun ili. Viljem direktis min per sia mano al la paroĥa domo, kie la granda kaj bonhumora Matej sidis ĉe la flava skribotablo trinkante kamomilan teon. La granda ĉambro odoris je mielo kaj citrono.

»Dio estu kun vi, Suzana,« li diris per amika voĉo kaj invitis min per movo de sia mano: »Sidiĝu!«

Mi restis staranta.

Viljem kaj Mihael sidiĝis sur la ruĝajn remburitajn seĝojn ambaŭflanke de la pordo.

Matej rigardis min malgaje, dum li kirlis sian teon per arĝenta kulereto. La metalo kantis agrable kontraŭ la porcelano.

 »Ho, Suzana.« Li balancis la kapon.

»Kio, patro Matej?«

Li malfermis tirkeston kaj prenis el ĝi la malgrandan nigran butonon, kiun li sekve metis sur la skribotablon.

»Sidiĝu, sidiĝu,« li invitis min denove. Mi eksidiĝis.

Per la fingropinto li tuŝis la aparateton sur la skribotablo kvazaŭ ludante per ĝi. Liaj ungoj estis tranĉitaj ekstreme mallongaj.

»Vi ne estis tute sincera, ĉu, Suzana?«

Mi diris nenion. Matej malgaje balancis la kapon. Li estis seniluziigita pri mi.

»Vi ne diris al mi pri Dejan Rejec.«

»Kion pri li?«

(…)

Mi volis telefoni al Nino, por diri al li.

Mi volis telefoni al Dejan, por diri al li.

Mi apogis min al la rando de la lavpelvo kaj kun mia menso malplena rigardis la gutojn falantajn el la krano. Mi ne estis mortonta. Ne tute. La du viroj, al kiuj mi fidis – kiom ili perfidis min! 

La tuta Lakta Vojo kliniĝas al sia malluma flanko. Vi ne povas sidi kaj atendi, ke iu alia riparu vian mondon por vi. Grati, tiri, elfosi ĉion. Kaj kio restas? Se mi decidos je batalo, mi estos sola. Tute kaj tute sola. Kontraŭ ĉiuj. Neniu staros apud mi.

Mi ankoraŭ tenis en la manoj la malgrandan rondan spegulon de Oliver kun ĝia rozkolora plasta kadro. Mi movis ĝin tiel ke ĝi reflektis unu parton de mia vizaĝo, kaj poste la alian. Mia vizaĝo estis hela unuflanke, malhela aliflanke.

Tien–reen. Tien–reen. Kvazaŭ mi estus ludanta ŝakon kontraŭ mi mem.

Iam mi estas la blanka reĝino, iam mi estas la nigra reĝino.

La nigra–purpura–blanka reĝino.

Turo.

Peonino.

(…)

Kie estas la varmaj someraj noktoj? Kie estas io ajn varma? Kiom mi deziras iun korpon apud mi!

»Sed vi ja havas homojn ĉirkaŭ vi,« Nino dirus.

Tiam mi ekpensis, ke mi eĉ povus bonvenigi Julija’n en mian hejmon.

Ĉu tio estus tiel stranga? Nenio plu estas kiel antaŭe. Estas ĉiam malpli da ni kaj samtempe ĉiam pli.

Nur la ideo, ke ni renkontus, starus vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Seninfana virino. Kion ŝi povas fari al mi? Eble mi rigardus ŝin alimaniere, se mi konus ŝin.

Kio estus tiel terura, se ni invitus Julija’n en nian familion?

La mondo ne estas nigra kaj blanka. La mondo estas nigra, blanka kaj purpura.

Ĉu ni ne havas plene da ĉio – da varoj, da infanoj kaj da amo?

(…)

Tiam venis de la estaro nova mesaĝo al la civitanoj. Ĝi estis tiel grava, ke ĝi estis elsendita el la ĉefa studio en Pollando.

»Dekreto de la Senato de la Kristana Unio: por la rajto de transirado de la limoj de la Kristana Unio virinoj de ĉiuj aĝoj devas pagi kaŭcion de cent mil talentoj; viroj de ĉiuj aĝoj pagas kaŭcion de kvindek mil talentoj La dekreto ekvalidas tuj.«

Jadviga, Astrid, Filip, Julijan, mi. Kvarcent mil talentoj. Kiom da mono mi havis kaŝitan en la ludilo-kolombo?

»Kial vi faris tion?« Mi demandis Nino’n, kiam li vespere venis el sia oficejo. La infanoj rampis super li.

»Por ke vi ne forkuru de mi,« li diris ludeme kaj ĵetis Filipon en la aeron, kaj Filip ekridis kiel tintantaj sonoriloj.

(…)

»La senatano Rifnik estas mia edzo.«

Li mallerte paŝas retren. »Kaj elprenu tiun maĉgumon el via buŝo.«

La virino rektiĝas, kaj ŝi elkraĉas en la direkton de mi. Ŝia kraĉaĵo kraketas en la aero.

Ili ĉirkaŭas ŝin.

»Dokumentojn!« diras al ŝi tiu kun la belaj okuloj. Lia voĉo rompas kiel tia de knabeto.

Mi iras, mi ne rigardas malantaŭen. La voĉoj perdiĝas kun la vento.

Mi aŭdas: »Nigro estas la koloro de la diablo.«

Kaj: »Sur viajn genuojn!«

Malantaŭ mi mi aŭdas pafon, kiun sekvas silento, kaj tiam mi aŭdas senspiran voĉon, kiu transdonas admiron. Ĉi tiu voĉo estis pli profunda. Mi pensas, ke ĝi diris:

»Frato, vi fakte pafis ŝin.«

Mi ne rigardis. Mi rigardis pingvenidon vagi perdite en la strato kaj mi ne turnis min. Eble ĝi estis serĉinta sian panjon.

Tio estus bona bildo por afiŝo. Suzana paŝas laŭ la glacia Čop strato, malantaŭ ŝi sekvas la strangaj trupoj, kiuj en la malklara distanco kreskas en armeegon. En la fono de la bildo Kristnaskaj lumoj lumigas la silueton de la pendigitulo kaj sur la tero ni vidas la korpon de virino kun sango elfluanta el ŝia kapo. Suzana rigardas malantaŭen en zorgo, ŝi fuĝas, sed la armeo sekvas tien, kien ŝi kondukas. Ŝiaj vangoj estas rozkoloraj pro la malvarmo kaj ŝiaj okuloj pli verdaj ol ili estas en la realeco. Ŝi aspektas bela en sia purpura mantelo.

(…)

“Julija? Julija kio?”

»Julija Esterhazy.«

»Mi estas Julija Esterhazy.«

Eble vi estas, eble vi ne estas.

Eble estas du Julijaj.

(…)

 »Qu’est-ce que vous allez faire en Afrique?« Kion vi faros en Afriko, demandas la malhelbrunkolora oficistino. Ŝia vizaĝo estas kovrita per masko, sed ŝiaj okuloj taksas, mezuras, boras en min.

Ŝia voĉo sonas kiel Afriko. La tero malplenigita de homoj, sed varmigita de la suno. Fruktoj, kiujn neniu plukas. Mola grundo, atendanta semojn. Pajla tegmenta kotkabano antaŭ kiu ni sidas apud la fajro post la tago, plena je tero kaj dolĉaj fruktoj.

La malhelaj okuloj, atente inspektintaj min, eksulkiĝas. Kion mi diru al ŝi? Mi fuĝas de la malvarmo kaj la frenezo kaj de la homoj, kiuj ne amas min. Tio estas ĉio. La oficistino kapneas. Ŝi direktas sian rigardon al la homoj malantaŭ ni kaj indikas, ke ili alproksimiĝu al la fenestreto. Ŝi sendas min for pere de simpla gesto. Reen al la ĉiama vintro, diras la mano en la blanka kaŭĉuka ganto. Tio estas kie vi apartenas.

Fragmentojn esperantigis: la aŭtorino

Simona Klemenčič je Štajerka, rojena 1971. Pred vsem ostalim je jezikoslovka, ki je nikoli ne nehajo fascinirati barve jezika. Kot etimologinja dela na Inštitutu Frana Ramovša ZRC SAZU pri slovarjih slovenskega jezika, predava indoevropsko primerjalno jezikoslovje, je članica odborov dveh svetovnih jezikoslovnih olimpijad in od časa do časa napiše kakšen učbenik, ki se tudi vrti okrog jezika. Zaradi jezika si lahko delimo misli, v jezik gledamo z mikroskopom, odgrinjamo plasti kot arheologi, z jezikom gradimo zgodbe iz besed, besede so iz črk in gibov. Simona Klemenčič sebe ne bi opisala kot pisateljico. Vzela je besede, ker je to nekaj kar najbolje pozna, in jih sestavila v stene, stene v stavbe, stavbe v mrzlo deželo. Ima 25 ovc in včasih kaj skvačka.
Deli